Akileo (Achillea) botanike apartenas al la asteracoj. Ĝi estas daŭra planto alta 10-80 cm kiu kreskas ĉefe en Eŭropo kaj Azio, kie pli ol 100 specioj ekzistas.
Akileo kreskas abunde sur herbejoj, en maldensaj arbaroj, sur kortoj kaj apud vojoj. La florojn oni plukas antaŭ la finfloro, la supran parton – ĉ. 20 cm. La drogo jam en pratempoj helpis sanigi vundojn. Interna uzado estas konata nur de la 18a jarcento. Popolaj kuracistoj uzadis ĝin kiel rimedon por sanigi vundojn, por haltigi sangadon (lignohakistoj metadis ĝin sur vundojn) kaj por lavi hararon.
En la kuirarto oni uzas la foliojn kaj la florojn de la planto, depende de la specio: La milda gusto de la Achillea ptarmica ekzemple bone taŭgas por fajnigi salatojn, kazeon kaj buterpanon, dum la iom amaraj folioj de la milfolia akileo (Achillea millefolium) estas uzataj por likvoroj, kaj en la pasinteco ili ofte anstataŭis la lupolon dum la produktado de biero.
Akileo estas unu el la plej malnovaj kuracplantoj. Unuavice ĝi helpas al virinaj malsanoj, do ĝi estas virina kuracplanto. Sebastian Kneipp skribis pri la planto: Virinoj preventus multajn malsanojn, se ili de tempo al tempo uzus akileon.Ĝi helpas ne nur al knabinoj, kiuj havas neregulan menstruon, sed ankaŭ al virinoj antaŭ aŭ post la menopaŭzo.
En la naturkuracado la sekigitaj folioj de la planto uzatas en tizano aŭ tinkturo, ekz. por stimuli la digeston kaj mildigi inflamojn. La drogo entenas eteroleon, akileinon, holinon, mukojn, askorban acidon, amarajn kaj aromajn substancojn. Ĝi ekscitas apetiton, fortigas sekreciadon de salivoj kaj stomakaj sukoj, plialtigas koaguladon de la sango kaj tiel haltigas la sangadon. La tanacidoj efikas kontraŭinflame. La drogo krome helpas ĉe sangofluado el utero, malsanoj de renoj, nazo, gingivoj, hemeroidoj, dispepsio, gastrito, kolito, diareo, inflamo de urina veziko, iktero, reŭmatismo. Ĝi plifortigas kontrahojn de utero kaj reguligas menstruon. Dum malvarmumo, doloroj de dorso kaj ĉe reŭmataj malsanoj estas bone trinketi varmegan akilean tizanon. [1]
La tigo lanuga, kelkfoje laneca, estas rekta, de 15 ĝis 80 cm alta. La folioj kreskas je la bazo de la pedunklo de la floroj. Ili estas duoble plume dividitaj en multnombraj, molaj folieroj. Tiu aspekto donis la nomon al la planto. La floroj, blankaj, foje rozkoloraj aŭ purpuraj, grupiĝas en blankaj kapituloj, 4-7mm larĝaj, kiuj formas korimbojn.