dcsimg

Ĉato ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La ĉato (Catha edulis) estas planto el la familio de celastracoj (Celastraceae). Ĝi estas kultivata ĉefe en Omano, Jemeno kaj Etiopio.

La planto altas ĝis 20 metroj kaj estas arbusto, kiu havas nedividitajn, dentohavajn foliojn.

Uzo

Ĉato estas ĉiutaga drogo en Jemeno, Etiopio, Somalio kaj Ĝibutio. Oni konsumas la ŝosopintojn kaj junajn foliojn de la ĉata arbusto, kiel malpezan ekstazigaĵon. Ties efiko estas komparebla kun tiuj de teo kaj kafo. La taga porcio aĉeteblas por ĉ. 5. La facile ekstaziga, ebriiga efiko de ĉato estas atingebla per daŭra konsumo de freŝaj folioj kaj akvo aŭ alkoholaĵo, kiu lasta estas strikte malpermesita en Jemeno kaj estas aĉetebla nur sur la nigra merkato kiel kontrabandaĵo.

La ĉat-folioj estas formitaj al buloj en la buŝo, kiuj povas atingi eĉ la grandon de tenispilko ĝis vespero.

Dum maĉado de la ĉat-folioj, la efikaĵo ĉatino absorbiĝas tra la buŝa muko.

La efiko similas al tiu de la amfetamino, sed pli malforta kaj samtempe pli eŭforiiga interne. Spite al tio, la konsumantoj elradias letargion ekstere.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ĉato: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La ĉato (Catha edulis) estas planto el la familio de celastracoj (Celastraceae). Ĝi estas kultivata ĉefe en Omano, Jemeno kaj Etiopio.

La planto altas ĝis 20 metroj kaj estas arbusto, kiu havas nedividitajn, dentohavajn foliojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO