dcsimg

Mozambika kanario ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Mozambika kanarioFlavfrunta kanario, Serinus mozambicus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Tiu birdo estas specio de loĝantaj birdoj en Afriko sude de Sahara. Ties habitato estas malferma arbaroj kaj terkultivejoj. Ili nestumas en arbo; la ino demetas 3–4 ovojn en kompakta tasforma nesto.

Aspekto

La Mozambika kanario estas 11–13 cm longa flava kanario kun iom da seksa duformismo. Maskla plenkreskulo havas verdecan dorson tre grize striecan kaj grizbrunajn flugilojn kaj voston kun helaj bordoj. La subaj partoj kaj pugo estas senmarke tutflavaj, kaj la kapo estas flava kun grizaj krono kaj nuko, kaj nigra mustaĉa strio. La kapobildon kompletas flavaj frunto, superokula strio, subvanga makulo kaj mentono. La ino estas simila, sed kun pli milda kapobildo kaj pli senkoloraj subaj partoj, sed montras kolumon de nigrecaj punktoj. Junuloj estas pli grizaj ol la ino, ĉefe en kapo.

La Mozambika kanario estas komuna, gregema semomanĝulo. Ties kanto estas trileca zii-zerii-ĉeriŭ.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Mozambika kanario: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Mozambika kanario aŭ Flavfrunta kanario, Serinus mozambicus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Tiu birdo estas specio de loĝantaj birdoj en Afriko sude de Sahara. Ties habitato estas malferma arbaroj kaj terkultivejoj. Ili nestumas en arbo; la ino demetas 3–4 ovojn en kompakta tasforma nesto.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO