dcsimg

Pulo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Pulo estas la nomo de diversaj malgrandaj insektoj sen flugiloj de la superordo sifonaptero. Puloj atakas (mordas) multajn varmsangajn vertebrulojn (hundojn, katojn, homojn, kokojn, kuniklojn, sciurojn, ratojn, kaj musojn).

Puloj estas senflugilaj (malgraŭ ke iliaj malproksimaj prauloj havis flugilojn) insektoj (de 1,5 ĝis 3,3 mm longaj), kiuj estas lertaj, kutime kun malhela koloro (ekzemple, la ruĝeta-bruna de la kata pulo), kun tubo-eca buŝo adaptita paŝtiĝi sur la sangon de siaj gastigantoj. Iliaj kruroj estas longaj, la malantaŭa paro bone adaptita salti: pulo povas salti vertikale ĝis 18 cm kaj horizontale ĝis 33 cm,[1] farante la pulon unu el la plej bonaj saltantoj pri ĉiuj konataj bestoj (relative al korpogrando).

Kelkaj specioj kun sciencaj nomoj

Referencoj

  1. [1] Crosby, J.T. What is the Life Cycle of the Flea (Vivciklo de puloj). Alirdato: 6-an de aŭgust0 2012 (angle)
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Pulo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Pulo estas la nomo de diversaj malgrandaj insektoj sen flugiloj de la superordo sifonaptero. Puloj atakas (mordas) multajn varmsangajn vertebrulojn (hundojn, katojn, homojn, kokojn, kuniklojn, sciurojn, ratojn, kaj musojn).

Puloj estas senflugilaj (malgraŭ ke iliaj malproksimaj prauloj havis flugilojn) insektoj (de 1,5 ĝis 3,3 mm longaj), kiuj estas lertaj, kutime kun malhela koloro (ekzemple, la ruĝeta-bruna de la kata pulo), kun tubo-eca buŝo adaptita paŝtiĝi sur la sangon de siaj gastigantoj. Iliaj kruroj estas longaj, la malantaŭa paro bone adaptita salti: pulo povas salti vertikale ĝis 18 cm kaj horizontale ĝis 33 cm, farante la pulon unu el la plej bonaj saltantoj pri ĉiuj konataj bestoj (relative al korpogrando).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO