Mezoplodoj (aŭ Mezoplodontoj laŭ la greka etimologio) aŭ Mezoplodaj balenoj estas dekkvin specioj de dentobalenoj de la genro Mesoplodon, kio faras ĝin la plej granda genro en la ordo de cetacoj.[1] Du specioj estis priskribita tiom ĵuse kiom ĝis 1991 (nana bekobaleno) kaj 2002 (Perina mezoplodo), kaj marbiologoj antaŭdiras, ke la malkovro de pliaj specioj en la estonteco.[2] Ili estas la plej malbone konata grupo de grandaj mamuloj.[1] La genra nomo "mesoplodon" derivas el la greka meso- (mezo) - hopla (armoj) - odon (dento), kaj povus esti tradukita kiel 'armita per dento en la centro de la makzelo'.[2]
La Tropika botelnazulo (Indopacetus pacificus, konata ankaŭ kiel la Hind-Pacifika bekobaleno aŭ tropika botelnaza baleno) estis origine asignita al Mesoplodon, sed Joseph Curtis Moore lokigis ĝin en ĝia propra genro, Indopacetus, taksonomia asigno kiu estis sekvita fare de aliaj esploristoj.[2]
Oni konas du formortintajn speciojn de Mesoplodon, nome M. posti[4] kaj M. slangkopi.[5]
Mezoplodoj (aŭ Mezoplodontoj laŭ la greka etimologio) aŭ Mezoplodaj balenoj estas dekkvin specioj de dentobalenoj de la genro Mesoplodon, kio faras ĝin la plej granda genro en la ordo de cetacoj. Du specioj estis priskribita tiom ĵuse kiom ĝis 1991 (nana bekobaleno) kaj 2002 (Perina mezoplodo), kaj marbiologoj antaŭdiras, ke la malkovro de pliaj specioj en la estonteco. Ili estas la plej malbone konata grupo de grandaj mamuloj. La genra nomo "mesoplodon" derivas el la greka meso- (mezo) - hopla (armoj) - odon (dento), kaj povus esti tradukita kiel 'armita per dento en la centro de la makzelo'.