La tremolo [2] (Populus tremula) [3] [4] estas specio de poplo indiĝena en malvarmet-mezvarmaj regionoj de Eŭropo kaj Azio, ekde la Britaj Insuloj[5] oriente al Kamĉatko, norde en la Arktan Cirklon en Skandinavujo kaj norda Rusujo, kaj sude al centra Hispanujo, Turkujo, Tianŝan, Nord-Koreujo, kaj norda Japanujo. Ĝi ankaŭ troviĝas en unu loko en nordokcidenta Afriko en Alĝerio. En la sudo de sia arealo, ĝi troviĝas je altaj altitudoj en la montaro [6][7].
Ĝi estas mezgranda foliarbo iĝanta al alteco de 10-25 m, kun trunkodiametro ĝis 1 m. La arboŝelo estas pale verda-griza kaj glata ĉe junaj arboj kun malhelgrizaj rombaj lenticeloj, iĝante malhelgriza kaj sulkigita ĉe pli maljunaj arboj.
La plenkreskaj folioj, produktitaj sur branĉoj de maturaj arboj, estas preskaŭ rondaj, iomete pli larĝaj ol longaj, 2-8 cm diametre, kun krude dentitaj randoj kaj flanke platpremita petiolo kiu longas 4-8 cm. La plata petiolo permesas al ili tremi en eĉ iometaj brizoj, kaj estas la fonto de ĝia scienca nomo kaj en pluraj naciaj nomoj. La folioj sur plantidoj kaj rapidkreskemaj tigoj de draĵoj estas tre malsamaj, korformaj al preskaŭ triangulaj, kaj ofte multe pli grandaj, ĝis 20 cm longaj; ilia petiolo ankaŭ estas malpli platpremita. Tremolo estas distingebla de la nearktisa tre parenca ŝajntremola poplo (Populus tremuloides) per la folioj kiuj estas pli krude dentitaj ĉe la palearktisa specio [6].
La floroj estas vente polenataj amentoj produktitaj en frua printempo antaŭ ol la novaj folioj ekaperas; ili estas dioikaj, kun virseksaj kaj inaj amentoj sur malsamaj arboj. La virseksaj amentoj estas verde kaj brune strukturitaj verdaj, longas 5-10 cm kiam liberigante polenon; la inaj amentoj estas verdaj, longas 2-4 cm ĉe polenado, maturiĝante en somerkomenco por porti 10-20 kapsulojn, ĉiu el tiu ĉi enhavante multajn malgrandegajn semojn troviĝantan en lanuga teksaĵo. Tiu ĉi helpas ventdisvastiĝon de la semoj kiam la kapsuloj malfermiĝas ĉe matureco [6][4].
Ĝi estas tre rezistema specio kiu toleras longajn, malvarmajn vintrojn kaj mallongajn somerojn. Kiel aliaj parencaj tremolo-similaj poploj, ĝi disvastiĝas amplekse per draĵoj, kiuj povas esti produktitaj ĝis 40 m for de la gepatrarbo, formante ampleksajn klonajn koloniojn [6][4].
La hibrido kun blanka poplo (Populus alba), konata kiel griza poplo Populus × canescens, estas vaste trovita en Eŭropo kaj centra Azio. Hibridoj kun pluraj aliaj "tremolecaj" poploj ankaŭ estis breditaj ĉe forstadaj esplorinstitutoj por trovi arbojn kun pli bonega lignoproduktado kaj malsanorezisto (ekzemple P. tremula × P. tremuloides, bredita en Danujo [8]).
La tremolo estas rezistema al foliumado-premo de damaoj pro sia malagrabla gusto [9].
La tremolo (Populus tremula) estas specio de poplo indiĝena en malvarmet-mezvarmaj regionoj de Eŭropo kaj Azio, ekde la Britaj Insuloj oriente al Kamĉatko, norde en la Arktan Cirklon en Skandinavujo kaj norda Rusujo, kaj sude al centra Hispanujo, Turkujo, Tianŝan, Nord-Koreujo, kaj norda Japanujo. Ĝi ankaŭ troviĝas en unu loko en nordokcidenta Afriko en Alĝerio. En la sudo de sia arealo, ĝi troviĝas je altaj altitudoj en la montaro .