dcsimg

Platkapa mugilo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Platkapa mugilo (Mugil cephalus) estas aktinopteriga fiŝo el la familio de la mugiledoj (Mugilidae). La scienca nomo de la specio por la unua fojo estis publikigita en 1758 fare de Karolo Lineo.

Ĝi fariĝas seksmatura ĉe longo de proksimume 30 cm, plenkreskaj fiŝoj averaĝe longas 50 cm. La fiŝo povas atingi longon de 100 cm. La unua dorsnaĝilo havas 5 pikilojn kaj la dua 7 ĝis 9 naĝilradiojn, la anusnaĝilo havas tri pikilojn kaj 8 ĝis 9 naĝilradiojn.

Mugil cephalus havas grandan regionon de disvastiĝo tra la tuta mondo en duontropikaj kaj tropikaj apudmarbordaj akvoj kaj riverbuŝoj, kie la fiŝo troviĝas en relative malprofunda akvo (malpli ol 10 m). Ĝi estas (kiel la plejmultaj mugiledoj) katadroma fiŝospecio.

Ekzistas ampleksa profesia fiŝkaptistaro por tiu specio de la mugiledoj kaj oni ankaŭ multe kultivas la fiŝon. La ovoj de tiu mugilo estas prilaborataj al la mediteranea nutraĵo botargo.

La specio ne estas endanĝerigita (prijuĝa jaro 2008).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO