Kaŝtanarbo Castanea
Castanopsis
Chrysolepis
Colombobalanus
Cyclobalanopsis
Fago Fagus
Formanodendron
Lithocarpus
Kverko Quercus
Trigonobalanus
La ĉirkaŭ 900 specioj de la familio fagacoj estas arboj aŭ arbedoj. Ili vivas en mildaj kaj ankaŭ tropikaj klimatoj kaj ofte formas populaciojn. La viraj floroj staras en amento aŭ en kapeto, la inaj floroj po 1-3 staras cirkulante kun hipofolioj; ĉiu arbo estas duseksa. La frukto estas nomata kiel glano (kiu estas tipo de nukso), kiun ĉirkaŭas la kupulo, evoluanta el la hipofolioj kaj flora akso.
La arbospecioj de tiu ĉi planta familio estas tre gravaj por la arbarkulturo en la norda kontinenta zono. Tiuj ĉi arboj formis en la mezepoko grandajn arbarojn en Eŭropo, kiuj dum la industriiĝo iom post iom malgrandiĝis. Ĉar tiuj arboj (kverko, fago) maturiĝas por hakado post longa (hom)tempo, tiel ili estas tre valoraj. La netuŝitajn, naturajn arbarojn oni rezervas en naturprotektejoj. Fagacaj arboj akceptas ektomikorizojn, ili do vivas simbioze kun fungoj kiel amanitoj, trikolomoj, boletoj, laktarioj, rusuloj kaj multaj aliaj.
Floroformulo: P4-7A4-7 kaj P(3-6)G(3 aŭ 6)

fago Eŭropa fago Fagus sylvatica orienta fago Fagus orientalis kastaneo (produkto kaŝtano) kverko korkokverko Quercus suber anzino Quercus ilex tigfrukta kverko Quercus robur tigfolia kverko Quercus petraea muska kverko Quercus cerris lanuga kverko Quercus pubescens ruĝa kverko Quercus rubra