dcsimg

Granda sunombrelfungo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La granda sunombrelfungolepioto (Macrolepiota procera, sinonimo: Lepiota procera) estas fungo kun longa stipo kaj granda ĉapelo kaj iom similas al sunombrelo tial la nomo. Ĝi estas multaperanta specio kiu kreskas sur malsekaj herboareoj. Tiu fungo ofte troviĝas en grupoj aŭ sola kaj ofte ankaŭ aperas en sorĉistinaj ringoj. La fungo estas multe disvastiĝinta en landoj kun modera klimato.

Ecoj

La alto kaj larĝo de la ĉapelo povas esti eĉ 40 cm. Por fungo tio estas tre granda kaj tial eksterordinara. La pedunklo estas relative maldika kaj kiam ĝi atingis la maksimuman alton, la kresko de la ĉapelo komenciĝas. La ĉapelo havas karakterizan strukturon kiu iomete similas al serpentohaŭto.

Aplikoj

La sunombrelfungo estas iom populara fungo en Eŭropo kaj estas tie multuzata en kuirarto. La ĉapelo estas preparata kiel speco de eskalopo. La stipo ofte estas ledeca kaj ne uzebla, escepte kiam oni faras pulvoron el ĝi.

Tiu ĉi fungo estas pro sia grandeco preskaŭ ne konfuzebla kun aliaj fungoj. Malgraŭ tio oni tamen estu singarda.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Granda sunombrelfungo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La granda sunombrelfungo aŭ lepioto (Macrolepiota procera, sinonimo: Lepiota procera) estas fungo kun longa stipo kaj granda ĉapelo kaj iom similas al sunombrelo tial la nomo. Ĝi estas multaperanta specio kiu kreskas sur malsekaj herboareoj. Tiu fungo ofte troviĝas en grupoj aŭ sola kaj ofte ankaŭ aperas en sorĉistinaj ringoj. La fungo estas multe disvastiĝinta en landoj kun modera klimato.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO