dcsimg

Muŝoamanito ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La muŝoamanito, aŭ muskario[1] [2], aŭ pli longe muŝmortiga amanito (Amanita muscaria) estas fungo el la genro de amanitoj (Amanita). Malgraŭ sia renomo, la fungo ne estas tre venena, sed tamen ne sendanĝera.

La ruĝa muŝoamanito en Mezeŭropo videblas de junio ĝis la vintro, plejparte inter julio kaj oktobro. Ĝi havas plurajn rekonitajn variaĵojn. Parolante pri "muŝoamanito", oni plej ofte celas la variaĵon Amanita muscaria var. muscaria.

Amanita muscaria var. aureola havas tre malmultajn aŭ eĉ neniujn blankajn flokojn. Amanita muscaria var. formosa havas oranĝkolore flavan ĉapon kaj tre malmultajn flavecajn flokojn. Ambaŭ variaĵoj, se manĝitaj, kaŭzas la samajn efikojn de veneniĝo kiel la tipa muŝoamanito.

La bruna "reĝa muŝoamanito" (Amanita regalis) de iuj biologoj ne konsideratas propra specio de fungo, sed variaĵo de muŝoamanito; ĝi ekstere tre similas al la bruneca "pantera amanito" (Amanita pantherina).

Galerio

Aliaj projektoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Muŝoamanito: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La muŝoamanito, aŭ muskario , aŭ pli longe muŝmortiga amanito (Amanita muscaria) estas fungo el la genro de amanitoj (Amanita). Malgraŭ sia renomo, la fungo ne estas tre venena, sed tamen ne sendanĝera.